BONVENON ! ԲԱՐԻ ԳԱԼՈՒՍՏ
Akademiano de Armena sciencakademio kaj E- akademio
Gurgen Sevak
(1904 - 1981)
Armenaj esperantistoj disvolvis sian agadon en la komenco de la 20-a jarcento en urbo Tiflis (nuntempe la ĉefurbo de Kartvelio). Februare 1905, estis organizita la unua E-grupeto, iom poste aperis la societo de Kaŭkazaj esperantistoj, kies organizantoj kaj inspirantoj estis reprezentantoj de armena popolo Abeljan, Ohanĝanjan, Asatrjan, Ter-Astvacatrjan, Sirunjan k.a.
Dum tiu tempo estis organizitaj kursoj de Esperanto, eldonita vortareto, lernolibroj. En 1910 estis eldonita la literatura revuo “Kaŭkaza Esperantisto”en Esperanto kaj en armena, rusa kaj
kartvela lingvoj, estis surscenigitaj E-spektakloj, kiuj havis grandan sukceson.
En 1923 la sekretario de la unio de Kaŭkazaj esperantistoj, tiam juna (la estonta lingvisto kaj
Akademiano) Gurgen Sevak alveturis Armenion kaj fondis en Yerevan Esperanto- ĉelon.
En 30-aj jaroj Esperanto en Armenio travivis sian “Oran Epokon”, kiu daŭris ĝis Dua mondmilito.
Post la mondmilito la movado komencis revigliĝi. Dank' al prof. Gurgen Sevak, en Erevana Ŝtata universitato estis fondita Armena-organiz-Komitato Esperantista. En 1958 sub sub aŭspicio de la universitato estis eldonita monata literatur-kultura lerna bulteno “Armena Esperantisto”( redaktoro: Prof.D-ro G. Sevak; redaktoro-sekretario-Abel Simonjan).
En 1965 ĉe la Armenia filio de Sovetunia societo de amikeco estis malfermita E-komisiono sub gvudo de G.Sevak.
En1973 funkciis E-kursoj kaj estis fondita E-klubo ĉe la Armena societo de amikeco kaj kulturaj ligoj.
Ekde tiu tempo komenciĝis nova epoko en Armenia E-movado, funkciis kelkaj E-kursoj kaj multe da aranĝoj estis organizitaj.1979 estis fondita Armenia filio de ASE ( Asocio de sovetaj esperantistoj). La 20-an de februaro 1991 la organizaĵo oficiale registriĝis kiel memstara Armenia Esperantista-Asocio ( AEA ) Ekde 1997 AEA estas membro de UEA ( Univrsala Esperanto Asocio).La 11-an de aŭgusto 2010 AEA renomiĝis kiel Armenia Esperantista Unuiĝo ( AEU ).