Pri Armenia Esperantista Unuiĝo (AEU )
Armenia Esperantista Unuiĝo (ĝis 11.08.2010 nomiĝis Armenia Esperanto Asocio – AEA) estas
volonta socia organizaĵo, kiu celas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanto kaj plivigligi la
movadon en Armenio. AEU kontribuas plifaciligi spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj,
sendepende de nacieco, raso, sekso,religio, politikaj konvinkoj kaj lingva aparteneco.
La ĉefaj principoj de AEU estas priskribita en ĝia Statuto. Ĉefa laborlingvo de Unuiĝo estas Esperanto.
Membro de AEU povas fariĝi ĉiuj interesantoj de lingvo Esperanto kaj esperanta movado,se ili akceptas
ĝian Statuton kaj per sia agado kontribuas realigadon de statutaj celoj kaj pagas membrokotizon.
Gravaj direktoj de agado
AEU organizas internaciajn kaj lokajn aranĝojn, renkontiĝojn kun diversaj organizaĵoj. Por
propaganda celo AEU organizas enketojn de studentoj kaj disdonas informlistojn pri Esperanto.
AEU celebras gravajn festojn kunigitajn kun Esperanto movado. Anoj publikigas artikolojn en lokaj
kaj eksterlandaj ĵurnajoj kaj revuoj, elpaŝas per radio kaj diversaj televidprogramoj.
AEU organizas E-kursojn.
Domo , kie renkontiĝis nia Armenia Esperantista Unuiĝo
(konstruaĵo de AOKS) .
(konstruaĵo de AOKS) .
Diversaj fotoj de Esperantaj aranĝoj, kiuj organizis Armenia Esperanto Asocio (Unuiĝo) dum periodo 2004 - 2014jj.
********
LA LIBRO DE EDGAR HILZENRAT - JAM ESPERANTLINGVE !
La traduko de fama libro de Edgar Hilzenrat - estas unua ampleksa traduklaboro, kiun efektivigis Armeniaj esperantistoj (Susanna Gevorgyan kaj Erjanik Gevorgyan).
Bonvolu, pardoni pro preseraroj, ĉar teknikaj laborantoj de la eldonejo, unuan fojon publikigis literaturon esperantlingve.
Dankon pro via indulgemo!
Bonvolu, pardoni pro preseraroj, ĉar teknikaj laborantoj de la eldonejo, unuan fojon publikigis literaturon esperantlingve.
Dankon pro via indulgemo!
la_fabelo_de_la_lasta_penso.pdf | |
File Size: | 955 kb |
File Type: |
***
ԲԱՌԱՐԱՆ
VORTARO
СЛОВАРЬ
Dediĉita al memoro de la elstara
armena lingvisto, akademiano de
Akademio de sciencoj de ArmSSR kaj
Akademio de Esperanto
Gurgen Sevak
armena lingvisto, akademiano de
Akademio de sciencoj de ArmSSR kaj
Akademio de Esperanto
Gurgen Sevak
Esperanto estas internacia lingvo, kiu donas eblecon de libera komunikado al la reprezentantoj de diversaj nacioj. Kiel tre logika kaj preciza lingvo havanta simplan kaj koncizan gramatikon, Esperanto estas efika helpilo por posedi fremdajn lingvojn.
Restarigo de la sendependa Respubliko de Armenio en 1991 j. kaj transiro al la novaj ekonomiaj interrilatoj spronis evoluon de aferaj kaj kulturaj ligoj kun aliaj landoj, kio en sia vico sekvigis urĝan bezonon por rimedoj de komunikado kaj interkompreno.
La prezentata trilingva vortaro estas destinita al vastaj rondoj de legantoj. Ĝi konsistas el du partoj kaj enhavas pli ol 15000 kapvortojn en la armena kaj Esperanto lingvoj. Eblecon uzi la vortaron ricevas ankaǔ ruslingvaj legantoj, por kiuj estas prezentita la ruslingva traduko de la vortoj.
Dum la kompilado de la vortaro estis uzataj “La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” sub redakcio de G.Waringhien, Esperanta-rusa kaj rusa-Esperanta vortaroj sub redakcio de E.Bokarjov, armena kaj rusa eksplikaj kaj ankaŭ dulingvaj tradukaj vortaroj, profesiaj, terminologiaj kaj pluraj esperantaj kaj fremdlingvaj vortaroj.
Tiu ĉi eldono estas la unua provo kompili similan trilingvan vortaron. Ni kun ĝojo akceptos proponojn kaj rimarkojn fare de legantoj kaj konsideros ilin en niaj estontaj laboroj.
Ni alte taksas partoprenon en la laboroj de H.Gevorgjan, H.Polisjan, M.Ghazarjan, S.Safarjan, B.Karapetjan, kies helpo multe kontribuis al aperigo de la vortaro.
Ni esprimas nian profundan dankon al David kaj Covinar Amirjan, Armen kaj Sevak Ajvazjan, la nepoj de respektinda Gurgen Sevak, kaj speciale al la estraro de Universala Esperanto-Asocio, kies rekta subteno kaj patronado ebligis eldonon de la vortaro.

NI DENOVE PAROLAS PRI ESPERANTO...
Organizaĵo de junaj handikapuloj “Forte” estis delonge informita pri la lingvo Esperanto. La membroj de organizaĵo invitis honoran prezidanton de AEU - profesoron Erĝanik Gevorgjan , estraranon – Hrant Danieljan kaj doktorinon - Susanna Gevorgjan , por ekscii pli detale pri la Internacia lingvo. Dum renkontiĝo, s-ro Erĝanik Gevorgjan rakontis pri historio de artefaritaj lingvoj kaj pri aŭtoro de Esperanto – Ludoviko Zamenhof. S-ro Danieljan rakontis pri Esperantaj aranĝoj , Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Susanna Gevorgjan prezentis al la ĉeestantoj la librojn, insignojn, ĵurnalojn, esperantan standardon kaj diversajn tradukaĵojn el armena lingvo. Ŝi ankaŭ surscenigis la fablon de armena verkisto A. Ĥnkojan “Kunveno de musoj”, kiu tre vigligis la etoson de renkontiĝo. La kunvenon per skajpo partoprenis handikapuloj el diversaj armeniaj urboj. Multe da partoprenantoj parolis pri la deziro studi Esperanton. Esperantistoj promesis organizi la kursojn !