RIMARKINDAĴOJ
SKULPTAĴO DE ARMENA ALFABETO
FORTIKAĴO AMBERD
Amberd estas mezepoka fortikaĵo en la historia regiono Aragatsotn. Ĝi troviĝas sur la sudaj deklivoj de la monto Aragats, sur la alteco je 2300 metroj. Ĝin ekkomencis konstrui je la 7-a jarcento de nobela Domo Kamsarakanoj. Kvar jarcentoj poste la fortikaĵo kaj ĉirkaûĵoj estis aĉetita de la Domo de Pahlavuni kaj rekonstruita de Princo Vahram Vaĉutjan Pahlavuni, kiu en 1026 konstruis ankaû la preĵejon al Sankta Dipatrino kaj fortigis la komplekson pere de dikaj ŝtonaj muroj.La fortikaĵo estis parto de la defenda sistemo de la mezepoka Armenio, kiu kontrolis la plataĵon de la monto Aragats. Inter X-XI jarcentoj en la suda parto de la fortikaĵo estis konstruita banejo. Ĝia ĝemelbanĉambroj ankoraû estas modere sendefektita. Ĝi estas unu el la raraj atestaĵoj de la militista arkitekturo de la mezepoka Armenio. En la 11-a jarcento selĝuk turkoj invadis la fortikaĵon kaj poste, en 1236 jaro mongoloj (Tamerlan) atakis, kaptis la fortikaĵon kaj detruis.
MONAĤEJO AĤTHALA
La monaĥejo Aĥthala estas ĉirkaûbarita monaĥejo de la 10-a jarcento. La fortikaĵo ludis gravan rolon en la protektado de la nordokcidenta Armenio, regiono Gugarkh. La konstruaĵo estas bonkonservita kaj la ĉefa preĝejo famas pro la freskoj kaj la altkvalite dekoritaj pentraĵoj, kiuj kovras la murojn.
MONAĤEJO ĤOR VIRAP
Ĥor Virap signifas Profunda Kavo. Ĝi estas fortikaĵo monaĥejo de la 17-a jarcento, kiu troviĝas en la regiono Ararat, ne malproksime de Erevan. Laû la legendo ĉi tie troviĝis la ĉefurbo de la antikva Armenio Artaŝat. Ĥor Virap estas la unua sankta loko de la kristana Armenio. Sur la loko de nuna preĝejo estis prizono. Ĉi tie estis kavoj kun svarmintaj serpentoj kaj venenaj insektoj, kien oni ĵetis malliberulojn. En la tria jarcento la pagana reĝo Trdat (Tiridates) la 3-a de Armenio persekutis kaj eĉ mortigis la kristanojn. Grigor Lusavoriĉ, la estonta Sankta Grigor la Iluminanto, pro prediko de kristanismo sentemplime estis forĵetita en unu el tiuj kavoj. Li mirakle postvivis dum 13 jaroj dankal la ĝentileco kaj nutrigado de malriĉa kristana virino, kiu ĉiutage alportis akvon kaj panon al li. La reĝo, post maltirigo de Gajane, Hripsime kaj iliaj samreligianoj, danĝere malsaniĝis. Al reĝo soniĝis vizio sciigante, ke lin povus savi nur Grigor. Laû la ordono de la reĝo Trdat Grigor estis liberigita kaj kondukita al Vagharŝapat (nun Eĉmiadzin). Post absolvado de la malliberulo, antaûdiro realiĝis kaj la reĝo resaniĝis, Grigor eĉ konvertis lin al kristanismo kaj poste la reĝo baptiĝis, kiun sekvis la tuta popolo. Grigor la Iluminanto fariĝis fondito de la unua armena kristana preĝejo (monaĥejo Amaras en Montara Karabaĥ). La reĝo Trdat akceptante kristanismon (en la 301jaro) Armenio fariĝis la unua kristana lando en la mondo. En 642 jaro sur la kavo-malliberejo de Grigor la Iluminanto la katolikoso Nerses la 3-a konstruis preĝejon al la Sankta Grigor la Iluminanto kaj hodiaûa preĝejo estis konstruita sur tiu ĉi preĝejo. Sube de preĝejo troviĝas la sama kavo-malliberejo, kiu havas 6 metrojn da profundeco kaj 4,4 metrojn da diametro.
ZORAC KHARER-KHARAHUNĜ OBSERVATORIO
Zorac Kharer (ankaû konata kiel Kharahunĝ-observatorio aû la armena Stonehenge) estas la prahistoria arkeologia ejo, kiu troviĝas en la region Sjunik, proksime de urbo Sisian. Khar aû qar signifas ŝtono-stone. La monumento Kharahunĝ konsistas proksimume el 223 ŝtonoj t.e. megalitoj. Proksimume 50 ŝtonoj havas cirklan truon kiuj precise konformiĝas al dispozicioj de steloj estinta sur la ĉielo dum tiama epoko. Monumento Kharahunĝ havas la saman orientiĝon kiel Stonehenge en la Uk kaj estas unika, ĉar ĝi estas tre bone konservita, la ŝtonoj neniam estis movitaj, konservante la tutajn arkeologiajn informojn. Por studado de Zorac Kharer estis organizitaj pluraj ekspedicioj de diversaj arkeoastronomistoj (ekspedicioj de universitatoj de Munkeno, Oksfordo…) dum pluraj jardekoj.Tamen la plej ampleksa esplorado estis farita en la 1980-aj jaroj fare de armena astronomo -akademiano Paris Heruni kaj Elma Parsamjan (Observatorio Bjurakan, Armenio). Laû Heruni, la ejo estis “pagana templo kun granda kaj evoluinta observatorio, kaj ankaû universitato”. Li opinias, ke la templo estis dediĉita al la armena dio de suno Ari kaj havas 7500 jaran historion.
MONAĤEJO TATHEV
Monaĥejo Tathev troviĝas en la distrikto Goris de regiono Sjunik (antaûe provinco Zangezur), je 316 km de Erevan, sudoriente de Armenio. Ĝi estas la fama arkitektura monumento de la mezepoka Armenio kaj estis fondita en la 9-a jarcento sur la fundamento de la antikva sanktejo kaj konstruadis ĝis la 18-a jarcento, tamen plimulto de ĝiaj konstruaĵoj estis konstruita en la 13-a jarcento. Monaĥejo Tathev estis religia, kultura kaj politika centro de la sjunika princlando de Granda aû Majora Hajk. Ĉe la monaĥejo funkciis Arkimandritejo de Sjunik, la plej fama instruadscienca edukejo de la mezepoka Armenio. Kiel universitato estis menciita de la 1390 jaro kaj funkciis ĝis la 1435 jaro. En 2010 de oktobro en Armenio okazis malfermo de la plej longa kablotramo de la mondo – 5700 m., kablotramo de la monaĥejo Tathev.
SEVAN
Sevan (armene: Սևանա լիճ, en antikvaj tempoj nomita "maro Gegham" Գեղամա ծով) , estas la plej granda lago en Armenio kaj unu el la plej grandaj altaj lagoj en la mondo. La tuta lago situas en la orienta armena provinco Gegharkunik. Ĝi estas nutrata de 28 riveroj kaj torentoj [1]. Nur 10 % de la enfluinta akvo iras al rivero Hrazdan, dum la ceteraj 90 % forvaporiĝas. Kun lagoj Van kaj Urmia Sevan estis unu el la tri grandaj lagoj de la historia Armena Regno, kolektive nomataj la Maroj de Armenio, kaj ĝi estas la sola en la limoj de la nuna Respubliko Armenio. Sevanavank estas la historia areo ĉe la lago.
Antaŭ ke homa interveno ege ŝanĝis tiun ĉi ekosistemon, la lago estis 95 metrojn profunda, kovris areon de 1.360 km2 (5 % de la tuta areo de Armenio), havis volumenon de 58 km3 kaj perimetron de 260 km.
La laga surfaco estis je alto de 1.950 m super marnivelo.
Antaŭ ke homa interveno ege ŝanĝis tiun ĉi ekosistemon, la lago estis 95 metrojn profunda, kovris areon de 1.360 km2 (5 % de la tuta areo de Armenio), havis volumenon de 58 km3 kaj perimetron de 260 km.
La laga surfaco estis je alto de 1.950 m super marnivelo.
MATENADARAN
Matenadarano (armene Մատենադարան, « biblioteko ») aŭ Instituto Maŝtoc por la esplorado ĉe la antikvaj manskribaĵoj estas unu el la plej riĉenhavaj bibliotekoj pri manskribaĵoj kaj dokumentoj, el la tuta mondo. La biblioteko troviĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio, ĝi havas pli ol 17000 antikvajn manskribaĵojn kaj ĉ. 300.000 arkivdokumentojn. La historio de tiu biblioteko komenciĝas en la 5-a jarcento p.K kaj laŭ la tradicio, la kreinto estis Mesrop Maŝtoc mem, inventinto de la armena alfabeto en 405. La biblioteko estas publika proprietaĵo listigita en la listo Memoro de la Mondo de Unesko, la Instituto estas unu el la esencaj kaj plej gravaj bibliotekoj de Armenio, kiu okupiĝas pri la kolektado kaj konservado de la nacia armena memoro ».