ARMENIA ESPERANTISTA UNUIĜO
  • STARTO
  • KIO ESTAS ESPERANTO
  • ESPERANTO MOVADO
    • ARANĜOJ EN DIVERSAJ LANDOJ
  • PRI ARMENIO
    • RIMARKINDAĴOJ
  • NIA AGADO
    • ARANĜOJ EN ARMENIO
  • NIA BIBLIOTEKO
    • "SPEGULO" DE NIAJ PENSOJ
  • MUZEO DE NIAJ REMEMOROJ !
  • KONTAKTOJ


                                                    
E. Ĉarents

En mia  dolĉa  Armenio,
Sungustan vorton amas mi,
De saz' malnova kaj plorema,
Malĝojan kordon amas mi,
Aromon de la rozoj freŝaj,
De sangsimilaj floroj belaj
De Nairi land' belulinoj
Lertegan dancon amas mi ! ...

Button Text

KONCIZE PRI ARMENIO

        Oficiala nomo --------------------  Respubliko Armenio
        Teritorio         --------------------  29,8 miloj da kvadrataj kilometroj
        Ĉefurbo         -------------------- Jerevan
        Loĝantaro     --------------------  ĉirkaŭ 3 milionoj
        Ŝtata lingvo  --------------------   armena
        Mono             --------------------  dram  (AMD)
        Geografia situo -----------------  Transkaŭkazo
        Landlimaj landoj  :                   
        Norde          --------------------  Kartvelio
        Oriente        --------------------  Azerbajĝano
        Sude           --------------------  Irano
        Okcidente    -------------------- Turkio
        La plej alta pinto estas  :
        en Armenia teritorio                   - Aragac (4090 metroj)     
        en historia okcidenta Armenio  (nuntempe en teritorio de Turkio) - Ararat (5165 metroj)


   

LA  KORO  DE  ĈIU  LANDO  ESTAS  LA  ĈEFURBO!

Изображение
Erevan estas ĉefurbo de Armenio, unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Erevan estis fondita en 782 jaro antaŭ Kristo, flanke de urarta reĝo Argiŝti la 1-a, kiel politika, ekonomia kaj administra centro de la ŝtato kaj nomiĝis Erebuni. Naskiĝakto de la urbo Erevan estas kojnakto restita de la reĝo Argiŝti la 1-a, kiu estis malkovrita en 1950 jaro dum esplorfosado de Arinfortikaĵo. Armenio estas lando kun mirakla etoso, kiu tuj altiros vian imagon ekz. alteriĝo de arkejo de Noj sur biblia monto Ararat kaj vojaĝo de Marko Polo tra la Silka Vojo. Armenio troviĝante ĉe la vojkruciĝo de Oriento kaj Okcidento, ĉiam estis pomo de malkonkordo por najbaraj potencaj imperioj, kiuj ege deziris uzurpi Armenion. Tamen dum jarcentoj la nacio persiste defendiĝis kontraŭ konstanta danĝero de invado de Roma, Persia , Vizantia imperioj, Araba kalifejo kaj ĝi ĉiam defendis sian fortegan nacian identecon kaj savis ankaŭ sian unikan kulturon de asimilado.
  Armenio estas la unua lando en la mondo, kiu en 301 jaro oficiale akceptis kristanismon, kiel la ŝtata religio. La kristanismo ludis ege gravan rolon por la ekzistado de armena popolo dum 1700 jaroj. Hodiaŭ, la granda parto de armena nacio estas membroj de Armena Apostola preĝejo .  En Erevan troviĝas multe da preĝejoj de la 12-a  - 20-a jarcentoj. Kristana  religio tiel fortege influis al armena kulturo, ke ĝi penetris en la landa pejzaĝo per siaj ĥaĉkharoj (krucŝtonoj), dislokitaj eĉ sur la plej malproksimaj montaltaĵoj, kie ankaŭ troviĝas multe da preĝejoj de la 4-a -  20-a jarcentoj. Ekzistas pli ol 40 000 armenaj krucŝtonoj, tamen inter ili ne estas absolute similaj krucŝtonoj. Hodiaŭ Erevan estas prospera, mondfama , energia kaj  moderna urbo. Erevan estas pli ol ĉefurbo. Ĝi estas centra punkto de homoj de Diasporoj , magneto por ok milionoj da armenoj, kiuj loĝas ekstere de Armenio. De ĉiuj partoj de la urbo vi povas ĝui la panoramon de la biblia monto Ararat, la simbolon de Armenio.
  Sur la ĉefa strato de Erevan troviĝas Matenadaran (librodeponejo), Instituto de la antikvaj manuskriptoj je la nomo de Mesrop Maŝtoc, kie troviĝas ekstraordinara kolekto de pli ol 17 500 netakseblaj antikvaj manuskriptoj, fragmentoj, miniaturaj tekstoj, ilustritaj biblioj. Multaj el ili estas datitaj de tempo antaŭ Kristo. Krom armenaj, ĉi tie estas ankaŭ multlingvaj aliaj manuskriptoj.  Saviĝis multaj alilandaj manuskriptoj, originaloj de kiuj ne konserviĝis nacilingve. Ĉi tie troviĝas unua Biblio  tradukita armenlingve. En Matenadaran troviĝas ankaŭ la plej malpeza (19 g.) kaj la plej peza (28 kg)  libroj de tiutempa  Armenio. La lastan savis du armeninoj en 1915 jaro dum genocido de armenoj, realigita flanke de Otomana Imperio. 
  En Armenio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj pentrarto evoluiĝis daurigante tradicion de la 8-a jarcento, kaj hodiaŭ en Jerevan troviĝas pli ol 40 muzeoj kaj artgalerioj. Valoras mencii Nacian galerion de pentrarto, modernan artgalerion, unue en la mondo fonditan galerion  de infanpentrarto, domojn- muzeojn de M.Saryan kaj S.Paraĝanov ktp.
  En Erevan troviĝas multe da teatroj: dramatika, marioneta, komedia, pantomima kaj aliaj. En Erevan okazas multe da festivaloj kaj tradiciaj festoj. Ĉiu somere okazas filmfestivalo “Ora Abrikoto”, festo  “Erebuni-Erevan” (oni festas antikvan historion de Erevan), festo “Vardavar” (oni festas en varmega julio, surverŝante akvon  unu al alia), festo “Trndez”(lastaj du festoj venis de paganaj tempoj).                        
   En Erevan funkcias la fama ĉiusemajna (semajnfine) Vernisaĵ-merkato, kie vi povas trovi altkvalite manfaritajn tradiciajn tapiŝojn, sakojn, vestaĵojn, keramikaĵojn, argilaĵojn, hejmajn Ilarojn, oraĵojn, multe da miniaturajn kopiaĵojn de armenaj antikvaj krucŝtonoj.
   Armenio havas siaspecan kuiraĵon. Bazo de armena delikataĵo estas freŝaj ingrediencoj. Jen kelkaj delikataĵoj: dolma, ĥaŝlama, ĥorovats( ŝaŝliko ).Bazo de dolma estas muelita viando, rizo kaj spicoj  envolvitaj per vitfolioj (kuiras kaj manĝas kun saŭco, kio konsistas el jahurto, acidkremo kaj ajlo) aŭ farita en someraj legomoj.
Ĥaŝlama estas kuirita ŝafaĵo kun spicoj kaj estas ege bongusta. Vizitante Armenion sen gustumo ĥorovats, via impresoj pri armenaj kuiraĵoj estos malplena. Ĝi estas sukriĉaj pecoj de freŝa bovaĵo aŭ ŝafido, porko, fiŝo, kokido antaŭe marinita kun spicoj kaj rostita kun melongeno, tomato, freŝa pipro super lignofajro.Bonan apetiton!
  Nenio estas simila al aromo de freŝbakita armena pano “lavaŝ”- maldika platpano, kiun preparas en speciala subtera argila forno nomita “tonir”. Preparado de lavaŝ estas malnova tradicio kaj observado de tiu proceso estas reala amuzo.
Sed vera ĉarmo de Armenio troviĝas en la koroj de la homoj. La bonkoreco kaj gastemeco de armenoj  impresos vin longdaŭre kaj vi pasos neforeseblajn tagojn en Armenio!


Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Изображение
Armena  muziko (popola  kaj  moderna)  kaj   armenaj  popolaj  dancoj !
 

Изображение
 Informon pri hoteloj en urbo Erevan vi povas trovi en
 http://www.hyurservice.com/eng/hotels_yerevan/hotels_yerevan_eng.php?lang=eng

Powered by Create your own unique website with customizable templates.