ARMENIA ESPERANTISTA UNUIĜO
  • STARTO
  • KIO ESTAS ESPERANTO
  • ESPERANTO MOVADO
    • ARANĜOJ EN DIVERSAJ LANDOJ
  • PRI ARMENIO
    • RIMARKINDAĴOJ
  • NIA AGADO
    • ARANĜOJ EN ARMENIO
  • NIA BIBLIOTEKO
    • "SPEGULO" DE NIAJ PENSOJ
  • MUZEO DE NIAJ REMEMOROJ !
  • KONTAKTOJ

Pri Armenia Esperantista Unuiĝo (AEU )

  Armenia  Esperantista Unuiĝo (ĝis 11.08.2010 nomiĝis Armenia Esperanto Asocio – AEA) estas
volonta socia organizaĵo, kiu celas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanto kaj plivigligi la
movadon en Armenio. AEU kontribuas plifaciligi spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj,
sendepende de nacieco, raso, sekso,religio, politikaj konvinkoj kaj lingva aparteneco.
La ĉefaj principoj de AEU  estas  priskribita en ĝia Statuto. Ĉefa laborlingvo de Unuiĝo estas Esperanto.
Membro de AEU povas fariĝi  ĉiuj interesantoj de lingvo Esperanto kaj esperanta movado,se ili akceptas
ĝian Statuton kaj per sia agado kontribuas realigadon de statutaj celoj kaj pagas membrokotizon.


     Gravaj direktoj de agado

  AEU organizas internaciajn kaj lokajn aranĝojn, renkontiĝojn kun diversaj organizaĵoj. Por
propaganda celo AEU organizas  enketojn de studentoj kaj disdonas informlistojn pri Esperanto.
AEU celebras gravajn festojn kunigitajn kun Esperanto movado. Anoj publikigas artikolojn en lokaj
kaj eksterlandaj ĵurnajoj kaj revuoj, elpaŝas per radio kaj diversaj televidprogramoj.
 AEU organizas E-kursojn.

Domo , kie  renkontiĝis  nia Armenia  Esperantista  Unuiĝo 
(konstruaĵo  de  AOKS) . 
Изображение

Diversaj  fotoj  de   Esperantaj  aranĝoj, kiuj  organizis  Armenia  Esperanto  Asocio (Unuiĝo)  dum   periodo  2004 - 2014jj. 


********
LA LIBRO DE EDGAR HILZENRAT - JAM ESPERANTLINGVE !

La traduko de fama libro de Edgar  Hilzenrat - estas unua  ampleksa traduklaboro, kiun efektivigis Armeniaj esperantistoj  (Susanna Gevorgyan kaj Erjanik Gevorgyan).
Bonvolu, pardoni pro preseraroj, ĉar teknikaj laborantoj de la eldonejo, unuan fojon publikigis literaturon esperantlingve.
Dankon pro via indulgemo!
la_fabelo_de_la_lasta_penso.pdf
File Size: 955 kb
File Type: pdf
Download File

Изображение
Изображение
Изображение

*** 

ԲԱՌԱՐԱՆ
VORTARO
СЛОВАРЬ

Dediĉita al memoro de la elstara 
 armena lingvisto, akademiano de 
Akademio de sciencoj de ArmSSR kaj 
Akademio de Esperanto


Gurgen Sevak

Esperanto estas internacia lingvo, kiu donas eblecon de libera komunikado al la reprezentantoj de diversaj nacioj. Kiel tre logika kaj preciza lingvo havanta simplan kaj koncizan gramatikon, Esperanto estas efika helpilo por posedi fremdajn lingvojn. 
Restarigo de la sendependa Respubliko de Armenio en 1991 j. kaj transiro al la novaj ekonomiaj interrilatoj spronis evoluon de aferaj kaj kulturaj ligoj kun aliaj landoj, kio en sia vico sekvigis urĝan bezonon por rimedoj de komunikado kaj interkompreno. 
La prezentata trilingva vortaro estas destinita al vastaj rondoj de legantoj. Ĝi konsistas el du partoj kaj enhavas pli ol 15000 kapvortojn en la armena kaj Esperanto lingvoj. Eblecon uzi la vortaron ricevas ankaǔ ruslingvaj legantoj, por kiuj estas prezentita la ruslingva traduko de la vortoj. 
Dum la kompilado de la vortaro estis uzataj “La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” sub redakcio de G.Waringhien, Esperanta-rusa kaj rusa-Esperanta vortaroj sub redakcio de E.Bokarjov, armena kaj rusa eksplikaj kaj ankaŭ dulingvaj tradukaj vortaroj, profesiaj, terminologiaj kaj pluraj esperantaj kaj fremdlingvaj vortaroj. 
Tiu ĉi eldono estas la unua provo kompili similan trilingvan vortaron. Ni kun ĝojo akceptos proponojn kaj rimarkojn fare de legantoj kaj konsideros ilin en niaj estontaj laboroj. 
Ni alte taksas partoprenon en la laboroj de H.Gevorgjan, H.Polisjan, M.Ghazarjan, S.Safarjan, B.Karapetjan, kies helpo multe kontribuis al aperigo de la vortaro. 
Ni esprimas nian profundan dankon al David kaj Covinar Amirjan, Armen kaj Sevak Ajvazjan, la nepoj de respektinda Gurgen Sevak, kaj speciale al la estraro de Universala Esperanto-Asocio, kies rekta subteno kaj patronado ebligis eldonon de la vortaro. 
Изображение
Изображение
Изображение

NI DENOVE PAROLAS PRI ESPERANTO...

Organizaĵo de junaj handikapuloj “Forte”  estis delonge informita  pri la lingvo Esperanto. La membroj de  organizaĵo  invitis  honoran prezidanton de AEU -   profesoron  Erĝanik  Gevorgjan , estraranon – Hrant Danieljan  kaj  doktorinon  -  Susanna Gevorgjan , por  ekscii  pli detale  pri  la  Internacia lingvo.  Dum  renkontiĝo,  s-ro Erĝanik Gevorgjan  rakontis pri historio de artefaritaj lingvoj  kaj  pri aŭtoro de  Esperanto – Ludoviko  Zamenhof. S-ro  Danieljan  rakontis  pri Esperantaj aranĝoj , Internaciaj kongresoj  kaj  renkontiĝoj.  Susanna Gevorgjan  prezentis al la ĉeestantoj  la  librojn,  insignojn, ĵurnalojn, esperantan  standardon kaj diversajn  tradukaĵojn el armena lingvo. Ŝi  ankaŭ  surscenigis  la fablon de armena verkisto A. Ĥnkojan “Kunveno de musoj”, kiu  tre vigligis la etoson  de renkontiĝo. La  kunvenon  per skajpo partoprenis  handikapuloj el diversaj armeniaj urboj.  Multe da  partoprenantoj  parolis  pri la deziro studi  Esperanton. Esperantistoj  promesis organizi la kursojn !

Изображение
Изображение
Изображение
Powered by Create your own unique website with customizable templates.